La 20-an de novembro prof. Małgorzata Omilanowska, la pola ministro pri
kulturo kaj nacia heredaĵo, aprobis lokigon de la lingvo Esperanto sur la
"Polan liston de nemateria kultura heredaĵo".
Tio estas rezulto de klopodoj iniciatitaj de Edmund Wittbrodt, membro de la
pola senato, kaj s-ro Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio
Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).
La nuna sukceso estas bazo, antaŭkondiĉo por proponi al UNESKO enlistigi
Esperanton sur la "Reprezentan liston de nemateria kultura heredaĵo de la
homaro".
Gratulon al la pola sekcio de EDE!
Lingvo-Studio, L.S., http://www.eventoj.hu